Dum ĉirkaŭ vi la plantoj en florado brilegis kiel nuboj de la ĝojo, el malhelverda dorm' vi ne vekiĝis. Sed se l' unua ard' bruligas rozojn, malfermas vi en brila kaj dens-ombra foliar' burĝonOjn blankajn kaj solecajn, kaj igas pensi pri parfuma nokto, kiu de dolĉaj grandaj steloj pulsas. |